menu
KioTio

Ĉu drinki malbonas?

Joop Kiefte antaŭ 6 jaroj *

Dependas de tio kion vi difinas kiel bona aŭ malbona. Esence, se temas nur pri vi mem, vi mem devas scii kion vi faras al via korpo kaj neniu devus ĝeniĝi. Alkoholo faras al vi mem:

  1. Ŝanĝon de konsciiĝo
  2. Relative facile oni dependiĝas de alkoholo
  3. Kaŭzas malbonfarton poste

Historie alkoholaj trinkaĵoj estis esence pli puraj kaj do sekuraj por trinki ol simpla akvo, kaj cetere la alkohola kvanto estis sufiĉe malalta. Esence vino ne temis pri la alkoholo, la alkoholo estis kromefiko. Tamen nuntempe oni precipe atentas pri la alkoholo, kiu estas ne pro nenio nomata drogo numero 1. Ĉar alkoholo ne temas nur pri vi mem. Alkoholo povas detrui tutajn familiojn, kaj povas rompi la unuecon inter personoj. Homoj kiuj drinkas ofte pensas mem ke ili tute same sukcesas respondi pri aferoj, sed fakte pli ĝene interagas, ne sukcesas same profesie komuniki, kaj povas insistegi pri malbonaj ideoj. Tial praktike estas malkonsilinde drinki.

Polo antaŭ 6 jaroj

Por la sano: jes. Por la homaro: mi ne scias. Stultuloj kiuj drinkas mortas pli rapide, sed bedaŭrinde ili kelkfoje mortigas/damaĝas aliajn homojn samtempe.