menu
KioTio

Ĉu du homoj povus repopoligi la mondon?

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj

Du povas havi pli ol du idoj, kiuj povas reprodukti, kaj iliaj idoj ankaŭ, ktp... Do ekzistas eblecon tie...
SED ekzistas riskon ke la du homoj havas nur inajn aŭ nur virajn idojn​.
Sed la plej grava problemo laŭ mi estas samsangeco. Idoj de samsangeco kaj de pluraj generacioj de samsangeco havas gravajn​ sanajn problemojn​. Kaj se la mondo nur enhavas tiujn​ kelkajn​ homojn​, mi supozas ke la medicino ne havas tre altan nivelon, kaj dinastio verŝajne mortos.

Radif antaŭ 7 jaroj

Samkiel diris Reĝa Ardeo la precipa problemo estus la manko de genetika variableco, do la idaro havus tre similan genaron, kaj tio igus ilin nepre trapasigi iden ankaŭ la malaltkvalitajn alelojn, ĉar la natura selektado ne povus agi.
Laŭ la natura selektado, vivaĵoj plej bone adaptataj al medio havas pli grandan ŝancon vivi ĝis povi reproduktiĝi. Tio igas ke ties genoj pli vaste disvastiĝu ol tiuj de vivaĵoj malpli bone adaptataj al medio, igante ke la genoj de tiu dua grupo iom post iom malaperadu. Sed se estas nur du homoj, tiu meĥanismo kompreneblene ne povas funkcii, ĉar se, ekzemple, unu el la du homoj de la unua paro gene portas malsanon, ĝi estus trapasigita al granda elcento el la idaro, kaj sekve, el la homoj kiujn malsanaj idoj povas elekti, granda parto havus ankaŭ la malsanon, ktp.
Tial tre malfacilas repopoligi specojn preskaŭ formortintajn.

Polo antaŭ 6 jaroj

Jes, sed ili devos fari multegegege da beboj por esperi konservi kiel eble plej da genetika diverseco kaj esperi ke kelkaj el ili havas protektajn mutaciojn.