menu
KioTio

Ĉu Esperanto estas pli esprimpova ol tiel nomataj naturaj lingvoj?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kompare al la hispana, pro kelkaj nuancoj, jes, sed ne pro ĉiuj (ekzemple, verbotempo la hispana estas multe pli ekzakta, kaj ankaŭ malfacila).

Kompare al la angla, por mi iom pli por Esperanto, sed mi ne estas angloparolanto, certe denaska angloparolanto respondos malsamon.

Markas Jasiūnas antaŭ 6 jaroj

ĝi estas tiom esprimpova, kiom naturaj lingvoj estas, ĉar Esperanto ja baziĝas sur naturaj lingvoj, tamen kelkaj homoj povas konsideri Esperanton esti pli esprimpova, ĉar por ili ĝi estas ege pli facila por uzi kaj ili sentas sin pli liberaj parolante Esperanton ol sian denaskan lingvon