menu
KioTio

Ĉu estas alia lingvo kiu uzas na "Ĉu" aŭ ion simile? De kiu lingvo Zamenhof prenis tiun konjunkcion?

Pablo Busto antaŭ 5 jaroj

La keĉŭa havas "ĉu" kun preskaŭ sama signifo, sed por eble tio estas hazarda afero.

La ĉina havas "ma", sed ĝi estas je la fino de la demando.

Kiam "ĉu" troviĝas je la fino (mi etas bela, ĉu?) En la hispana estas tradukebla kiel "¿verdad?"

Reĝa Ardeo antaŭ 5 jaroj *

Eble la araba. Mi ne certas, sed en araba filmo mi rimarkis ke iu rolulo uzi vorton kiu similas al "Ĉu" por plifortigi la demandon. (Lebana araba)

Edit : "czy" en la pola havas la saman signifon ol ĉu.