menu
KioTio

Ĉu estas kontraŭ la ideo de Esperanto​ kreskigi denaskulojn?

el_edu antaŭ 6 jaroj

Mi supozas, ke ĉio dependas de la efiko, kiun en la estonteco havos tiu kreskigo. Ĉu eventuale estos "tro" da denaskuloj en la mondo? Ĉu ili fariĝos "lingva elito"? Mi tion dubas, sed ĉiaokaze neniu povas tutcerte scii tion.

Aliflanke, estas interese, ke, laŭ Vikipedio, Zamenhof mem havis favoran sintenon al denaskismo. Li diris:

Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Polo antaŭ 6 jaroj

Mi ne certas pri tio kio estas "la ideo de Esperanto" sed se ĝi estas "diskuti pri gramatiko", ne. Vi povas kreskigi denaskulojn sen ĉesi diskuti pri gramatiko.