menu
KioTio

Ĉu estas mono en Esperanto? Kiel, kie, kial?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Iam aperis iujn "stelojn" por kongresoj, mi pensas. Aliflanke, nun ekzistas mono bazita Sur bitcoin kaj blockchain kiu nomiĝas, omaĝe al Esperanto, "monero"

Polo antaŭ 6 jaroj

Jes: dolaroj, eŭroj, kaj multaj aliaj.

Spenĉjo antaŭ 6 jaroj *

En 1942 oni faris la monunuon "stelo". Estis metalaj moneroj de 1, 5, 10, kaj 25 steloj, kiuj estis uzata en Esperantaj renkontiĝoj. Ĝia valoro estis tiel ke oni povu aceti unu panon per unu stelo. Sed praktike ĝia valoro estis ligita al la nederlanda guldeno: unu stelo valoris 0,25 guldenojn. (Supozeble oni uzis guldenojn pro tio ke la centra oficejo de UEA estas en Nederlando) Oni ĉesis uzi ilin en 1990, kaj ankoraŭ eblas aĉeti la monerojn ĉe UEA kiel memoraĵoj.


En la 2010-aj jaroj denove aperis monunuo nomata "stelo", ĉi-foje faritaj el plasto. Ili estas uzataj en Esperantaj renkontiĝoj, ĉefe junulaj. Estas moneroj de 1, 3, kaj 10 steloj. Ĝin prizorgas estraro nomata Stelaro, kaj la ekzakta valoro estas kalkulata laŭ komputilaj algoritmoj. Ĝia valoro estas tiel, ke unu stelo estas taŭga por aĉeti unu teon en la gufujo.

Steloj estas ĉiujare uzataj en IJF (printempa renkontiĝo en Italio) kaj KKPS (aŭtuna renkontiĝo en Nederlando), kaj fojfoje en IJK aŭ JES, se la organizanta teamo estas bonvena al ili.

En aprilo 2017 unu stelo valoris 0,2447 eŭrojn, do ĉe la renkontiĝoj IJF kaj KKPS eblis aĉeti 20 stelojn kontraŭ €5 en 2017. Ankaŭ aliaj monunuoj estis akceptataj. Laŭ la Facebook-paĝo de Stelaro, la tiama kurzo estis: ★1 = 0,2447 eŭroj = 0,8210 brazilaj realoj = 1,033 polaj zlotoj (kaj laŭ mia propra kalkulo tio estis 0,26 usonaj dolaroj tiam)


Pli da informoj troveblas ĉe la vikipedia artikolo Stelo (monunuo).

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Jen alia https://lernu.net/es/forumo/temo/3538

happysmash27 antaŭ 6 jaroj

Monero estas ĉifromono kaj uzas Esperanton multe.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

La sola rilato (laŭ mia scio) de monero kaj Esperanto estas la nomo. Ĉu estas alia kiun mi ne konas?