menu
KioTio

Ĉu estis volapukistoj kiuj flue parolis tiun lingvon?

Estas strange ke la volapukaj grupoj iĝis esperantistoj se multaj homoj inventis grandan kvanton da tempo lerni ĝin. Almenaŭ, mi pensas ke malfacileb esperantaj kluboj apogos novan helplingvon.

el_edu antaŭ 6 jaroj

Estas malfacile scii tion, sed mi tre dubas, ke iu iam vere flue parolis aŭ parolas Volapukon. La fama esperanto-pioniro Antoni Grabowski eklernis ĝin, antaŭ ol Esperanton, kaj renkontiĝis foje kun Schleyer, la kreinto de Volapuko. Li poste konfidis la jenon al Zamenhof: La aŭtoro de Volapuko tre malbone parolas sian propran lingvon. Dum nia konversacio, ni ofte bezonis la helpon de vortaro, kaj mi ne scias kiu el ni pli bezonis uzi ĝin.

Do, se Schleyer mem ne flue parolis Volapukon, nu…

Fonto: La libro La Homo kiu defiis Babelon (hispanlingva versio).

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kurioze, mi legis tiun libron, sed mi tute forgesis tion. Dankon!

Marco antaŭ 6 jaroj

Tre interesa! Dankon kara Edu

el_edu antaŭ 6 jaroj

Nedankinde, karuloj! Mi hazarde relegetis tiun parton de la libro antaŭnelonge, do mi havis la datumon freŝa en la memoro ;)