menu
KioTio

Ĉu indas farii la KER ekzamenon en esperanto? Kial?

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Mi persone ne pensas ke tio utilus al mi.

bpeel antaŭ 6 jaroj *

Mi persone trovis ĝin utila por pruvi al mi mem ke mi ja havas sufiĉe bonan nivelon de esperanto. Ĝi utilas ankaŭ por respondi kiam homoj demandas ĉu Esperanto estas vera lingvo per kiu oni povas vere konversacii, ĉar se oni diras ke oni havas nivelon C1, tio estas facile komprenebla por eŭropanoj. Se multaj homoj farus la ekzamenon, tio helpus montri ke la lingvo estas vera kaj respektinda. Krome, en multaj landoj la ekzameno estas senpaga aŭ subvenciata, do oni vere perdas preskaŭ nenion provante ĝin.

Marc Konijnenberg antaŭ 6 jaroj

Mi opinias ke jes, estas almenaŭ bona por doni indikon al la ekstera mondo kiom da homoj parolas Esperanton je sufiĉe alta nivelo. La fakto ke estas oficiala ekzameno estas plia indiko ke ĝi estas taksata kiel "vera lingvo".

Polo antaŭ 6 jaroj

Ĝi estas amuza ludo kaj bona okazo por renkontiĝi.