menu
KioTio

Ĉu iu gajnis monon per Esperanto iam?

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj *

(Mi komprenis "vi", ne "iu", do mia respondo nur temas pri mi.)
Ĉu vi konsideras Reddit-karma-punktojn kiel monon?
Se ne... Ne. Mi pli ofte perdis monon pro Esperanto.

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Se iu perdas monon, certe alia gajnas monon per Esperanto, eĉ senkonscie. Tiuj kiuj portas Esperantistoj al kongresoj... Ekzemple.

Viatcheslav Ivanov antaŭ 6 jaroj

Plurloke, plurfoje, multaj homoj, sed mi dubas, ke grandan monon.
Ĉefe temas pri organizado de eventoj kaj turismaj kunvojaĝoj, kiel plej freŝe — la „karavano“ el Eŭropo al Seulo por la Universala Kongreso, la prezoj estas sufiĉe altaj kaj subkomprenas komercan gajnon por la organizantoj.
Kelkaj gazetoj subtenas siajn redaktantojn, kelkaj specialigitaj malgrandaj eldonejoj donas enspezon aŭ kromenspezon por la posedantoj ktp.

Dotevo antaŭ 6 jaroj

Jes, kaj ne. Mi pensas ke ne neniu esperantisto (aŭ malmultaj) gajnas nur esperante. Sed estas esperantistoj kiuj gajnas sur spotify kelkajn dolarojn monate. Mi havas retpaĝon sed mi ne gajnis multe XD https://dotevo.github.io/esperantmapo/

Polo antaŭ 6 jaroj

Iu ajn kiu eldonis ion en Esperanto (muziko, libro) verŝajne jam gajnis iomet(et)e da mono.