menu
KioTio

Ĉu iu kanto verkita en Esperanto estus tradukita kaj kantita alilingve? Kiu?

Spenĉjo antaŭ 6 jaroj *

Mi mem kaj Joop Kiefte jam adaptis plurajn kantojn de Esperanto al Tokipono. Joop tradukis inter alie La Bambon (origine hispanlingva) kaj Dek Bovinoj (origine Esperanta), kaj mi tradukis Tiel la mondo iras kaj Ska Virino (origine Esperantaj), kaj ankaŭ Ĉu vi volas danci (laŭ Esperanta versio, sed ĝi estas origine anglalingva).

Mi oftete per ukulelo ludas kaj kantas ilin en Esperanto-renkontiĝoj. Mi ankaŭ faris simplajn registraĵoj de plejparto de tiuj kantoj, sed ĝis nun ili ne haveblas en publika loko.

A, fakte, mi ĵus memoris ke ekzistas unu registraĵo en Youtube, ĉi tie.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

@spenĉjo vere! Mi konis ilin. Mi celis demandi rilatie al pli profesiecaj aferoj, sed vere mi demandis ne tiel. Dankon!