menu
KioTio

Ĉu ni Esperantistoj havas planojn por la sukceso de nia fina venko?

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

Mi kredas ke la movado evoluiĝas sed tio ne signifa ke kreskas. La fina venko, laŭ mia opinio, estas tro ekstrema celo. Pri la planoj...mmm mi dubas. Ne ekzistas strategia plano de la plej viglaj e-organizoj por plikreskigi la nombron de aktivaj esperanto-parolantoj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ne ekzistas tia sekreta plano... Iu ajn agas, aŭ ne, laŭ propra volo aŭ emo.

el_edu antaŭ 6 jaroj

Interesa demando. La plej simila afero, kiun mi konas, al planoj por la sukceso de nia fina venko estas eble la Strategia Laborplano de UEA, kiu troveblas tie ĉi:

http://uea.org/strategio

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Sed ne ĉiuj esperantistoj partoprenas ĉe UEA

el_edu antaŭ 6 jaroj

Nu, certe. Mi nur pensis, ke tiu laborplano eble interesus la demandinton (kies nomon mi ne kapablas trovi, parenteze).