menu
KioTio

Ĉu radioaktiveco povas doni mutaciajn povojn al homoj tiel, kiel en la bildstrioj?

Radif antaŭ 7 jaroj

Unue devas esti klare ke mutacio en la DNA de ĉelo afektas nur tiun ĉelon kaj ties idajn ĉelojn. Tial, por ke mutacio afektu la tutan organismon​, ĝi devus esti afektinta la unuan ĉelon de homo: do la fekundigita ovulo. Krome, ne ĉiuj mutacio havas efikon: kelkaj ŝangas nenion.
Sincere mi ne scias pri kiaj povoj vi parolas, sed mi jam antaŭdiras al vi ke neniu ekpovos flugi aŭ nevidebli pro mutacio :D
Tamen, la modernaj genetikaj teknikoj permesas fari nekredeblajn aferojn kiuj kelkfoje pli impresas ol bildstriaj fantaziaĵoj.

Polo antaŭ 6 jaroj

Jes, kaj tio fakte estis uzata sur plantoj, por altigi la nombron de mutacioj kaj espere trovi utilajn mutaciojn.