menu
KioTio

Ĉu retejoj kun HTTPS estas vere sekuraj?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Pro kio ekzakte vi demandas? Estas multaj klasoj da sekureco

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Resume: retejoj sen HTTPS estas vere malsekuraj.

HTTPS, kondiĉe ke ĝi estas bone uzata, sufiĉe bone garantias, ke neniu povas scii, kion vi legas, nek kion vi sendas (vian kreditkartnumeron, ekzemple). Sed, Pablo pravas, tio ne igas la retejon ĉiuflanke sekura. Ekzemple, se retejo estas mallerte programita, oni povus profiti tiujn erarojn por entrudi malutilajn programetojn (kiel virusojn, ktp.), malgraŭ tio, ke ĝi uzas HTTPS.

Entute, uzi HTTPS estas tre bona ideo, eĉ preskaŭ "devige". Ĝi sufiĉe bone faras sian laboron. Ĝi tamen ne estas tute perfekta (eblus plibonigi ĝin estonte), nek ĝi prizorgas ĉiun aspekton de la sekureco de retejoj.

jeniffer antaŭ 6 jaroj

Bona kaj klara respondo, Edu. Certe HTTPS gravas kaj homoj devus koni la kialojn. Dankon!

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

La afero ne estas tio. Mi celis diri, ke ofte ni konfuzas sekureco kun privateco. Por kelkaj aferoj, eble la sekureco signifas ke ĉiuj rajtas legi ion. Sekureco povas esti certigi pri kiu skribis ion, sed ankaŭ sennomeco povas esti sekureco.

Polo antaŭ 6 jaroj

Ne! S signifas "Spionata". Tio estas indikilo de via retumilo ke vi ne devus sendi informojn ĉi tie.