menu
KioTio

Ĉu UEA helpas Esperanton?

En kelkaj fermitaj forumoj oni legas kritikojn al la ekzisto de UEA, kaj kelkaj eĉ opinias ke UEA nuntempe malhelpas Esperanton

jeniffer antaŭ 6 jaroj

Mi pensas ke ĝia intenco estas tio... Sed mi dubas se ĝi efikas. Ĉu ion ĝi faras? Jes, mi certas. Sed ĝi povus esti tre, tre efika. Ankaŭ mi scias ke tio ne estas facila tasko, kaj se mi estus UEA mi certe ne estus pli efika.

Joop Kiefte antaŭ 6 jaroj

Ni devas bone konscii pri kio estas UEA, kaj pro kio ĝi estas tia kia ĝi estas. Historie ĝi kreskis el la kuniĝo de landaj organizoj, kaj ankoraŭ ĝi estas tiel strukturita. Landaj organizoj kune esence formas UEA, kaj decidas ĝian direkton. Tial ĝi ne estas tiom fleksebla, kaj ekzemple ne tiom facile povas ankaŭ reprezenti la retan generacion...

Polo antaŭ 6 jaroj

Mi dubas ke Unuiĝintaj Emirlandoj Arabaj interesiĝas pri Esperanto, do ili verŝajne ne helpas.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Sed almenaŭ Unu Esperantisto Aktiva ne malhelpas, Ĉu? ;)

Polo antaŭ 6 jaroj

mdr prave