menu
KioTio

Ĉu veras ke la Esperanta lingvo estas la plej facila lingvo por lerni? Aŭ ĉu estas lingvo pli facila ol Esperanto?

Polo antaŭ 6 jaroj *

Jes, tio veras. Esperanto estas la plej facila lingvo por atingi la kapablojn, kiujn oni kutime atendas de homa lingvo.

Kelkaj Esperantidoj provas plibonigi Esperanton, sed ili kutime fiaskas je tio, provante alporti tro da ŝanĝoj anstataŭ nur fokusiĝi pri la aferoj kiuj klare malbone funkcias. Iu ekzemplo estas Ido, kiu detruis la sistemon de korelativoj, kiu longigis kelkajn vortojn por ke ili aspektus pli "naturaj", kaj kreis multajn lernendajn nebezonatajn vortojn anstataŭ uzi kaj plifortigi la tre efikan kombinadsistemon de Esperanto. Alia afero estas ke Esperanto havas multege da lernmaterialoj, kiuj taŭgas por tre diversaj lernstiloj. Do ekstergramatike, tio igas la lingvon eĉ pli facila. Nuntempe, oni povas pensi ke ajna nova arta lingvo ne povas esti pli facila ol Esperanto se ĝi ne sukcesas amasigi sufiĉe da enhavo por faciligi ĝian lernadon.

Ekzistas artaj lingvoj kiel Toki Pona, kiuj ŝajnas pli facilaj, sed tio veras nur je tre baza nivelo. Por atingi la saman esprimkapablon, kiun Esperanto donas, Toki Pona iĝas vere malfacila ĉar oni tiam devas lerni grandegan nombrojn de vortaj kombinaĵoj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Sed laŭ via argumento, la facileco de lingvo dependas ne de la lingvo mem, sed de la cirkonstancoj... Tio ne ŝajnas tre logika

Marc Konijnenberg antaŭ 6 jaroj

Do, ili iru al renkontiĝoj (al mi, novulo, SES ŝajnas elstare bone por tiu celo). Mi mem spertis ke amiko mia iris al nederlanda studsemajnfino sen ajna scio de Esperanto kaj je la fino de tiu semajnfino tre bone parolis la lingvon. Cento da horoj ne estas tiom multe se estas io aranĝo tia. Mi neniam spertos pri la sveda aŭ itala ke iu scipovas relative bone paroli ĝin post du tagoj.

Sed jes, se ni estus inter homoj kiuj elstare bone parolas Esperanton ni eĉ pli facile kaj bone povus lerni Esperanton.. Tio bedaŭrinde estas ankoraŭ manko.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Por tio estas kongresoj...

el_edu antaŭ 6 jaroj

Oni nur bezonas vivi dum kelkaj jaroj en la landoj kiuj uzas ilin, kaj post tio oni jam parolas la lingvon. Tio ne eblas per Esperanto.

Hmm… tio ankaŭ ne eblas per la Sveda, ktp… Almenaŭ por mi ne eblas, nek por la plimulto de la homaro. Esperanto estas do la plej facila lingvo por lerni sen bezono de vojaĝado ;-)

el_edu antaŭ 6 jaroj

Krome, mia kuzino vivis en Svedujo dum monatoj, kaj li ne estis tiel optimisma pri sia kapablo lerni la lingvon.

el_edu antaŭ 6 jaroj

Toki Pona estas la plej facila lingvo, kiun mi konas. Vi nur bezonas lerni 123 vortojn, sed malmultaj homoj kapablas kontentige interkompreniĝi per Toki Pona.

Esperanto, laŭ mi, estas la lingvo kun la plej bona ekvilibro inter facileco kaj esprimkapablo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Sed la facileco ne nur rilatas al esprimkapablo, sed ankaŭ tuj kompreni sendepende de la kunteksto. "Ruĝa akvo" por sango...