menu
KioTio

Ĉu vi konas bonajn infanlibrojn esperante? bonvole proponu :)

PFO antaŭ 7 jaroj

Kompreneble "La eta Princo", far Antoine de Saint-Exupéry; kvankam ankaù taùgas por plenkreskuloj.

oc4hr antaŭ 7 jaroj

Tinĉjo :)

Marco antaŭ 6 jaroj

Gerda malaperis estas bona kaj simpla libro. Mi pensas ke ĝi povas esti bone legita de infanoj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉi tie estas granda listo: http://familioj.wikispaces.com/Libroj

Marion Bela Insulo antaŭ 6 jaroj

Saluton, Estas multaj ! Por kiu aĝo ? ĉu kun bildoj aŭ sen ?

Kun bildoj: "la knabino kiu ne volis iri al la infanejo" "Plupo" bedaŭrinde kelkaj el la serio estas elĉerpitaj

Sen bildoj: Arne la ĉefido Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo La mirindaj aventuroj de meti-lernanto Ĥlapiĉ La arkeo foriras je la oka

Bildstrioj: Tinĉjo, Asteriks, Gastono, la eta Spiru'

Pli da ideoj, kaj ankaŭ rete elŝuteblajn librojn vi trovos en tiu vikio: http://familioj.wikispaces.com/Libroj

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Nu, mi ne scias pri tio, sed jen listo de gajnintoj de la premio "Infanlibro de la Jaro" de la Belartaj Konkursoj de UEA 2010–2017:

  • 2010 — Reĝo Maĉjo la Unua
  • 2011 — Avo Paŭlo
  • 2012 — Kato Koloro
  • 2013 — La mirinda sorĉisto de Oz
  • 2014 — Padma, la eta dancistino
  • 2015 — Usoa venis fluge / Sola kaj senvosta
  • 2016 — La trajno en la neĝo
  • 2017 — La sekreto de la strigo de Diĵono

Fonto: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html