menu
KioTio

Ĉu vi pensas ke Amikumu estos kutime uzata de ne-esperantistoj?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Tio estas la celo. Cetere, la "ido foundation" estas unu el la sponsoroj.

Richard Delamore antaŭ 6 jaroj

Saluton!

Mi nomiĝas Richard Delamore kaj mi estas la Ĉefa Afergvida Oficisto de Amikumu. Do, kompreneble vi devas memori tion, legante mian komenton. Mi kredas, ke Amikumu iom post iom fariĝos grava ilo inter neesperantistoj. Mi havas tiun kredon pro kelkaj kialoj.

1) Multaj esperantistoj jam uzas la apon. Oni devas memori, ke ĉiu esperantisto parolas almenaŭ du lingvojn do kiam Amikumu lanĉiĝis por ĉiuj aliaj lingvoj (7851 lingvoj) jam estas granda socia reto de uzantoj. Ankaŭ multaj esperantistoj amas lerni lingvojn do tio estas preskaŭ perfekta. 2) Amikumu solvas veran problemon. Ofte estas malfacile trovi parolantojn de specifaj lingvoj (krom la ekonomiaj gigantoj). Eĉ se ne estas proksima parolanto, oni povas preskaŭ certiĝi, ke ja ekzistas iu ie en la mondo, kiu volas virtuale paroli ĝin kun vi. 3) Aliflanke, Amikumu multe atentas la minoritatajn lingvojn de la mondo. Kvankam ni lanĉis la apon por ĉiuj lingvoj, ni precipe volas koncentriĝi je la plej malgrandaj. Preskaŭ neniu alia apo / retejo vere faras tion. 4) Amikumu havas la subtenon de granda parto de Esperantujo. Multaj esperantistoj vidas en Amikumu la ŝancon vidigi Esperanton al la ekstera mondo pere de nia profesia uzado de la lingvo.

Mi povas listigi kialojn ĝis la nokto-nokto-fin' tamen oni simple devas atendi kelkajn monatojn por vidi la rezultojn.

Amike via,

Marc Konijnenberg antaŭ 6 jaroj

Jes, mi ekkonis Amikumu kaj Esperanton pli malpli samtempe kaj tiam la ideo de Amikumu pli logis al mi ol la ideo de Esperanto. Por homoj kiuj parolas aŭ lernas malplimultan lingvon povas esti treege utila, aŭ se vi parolas lingvon kiu estas malmulte parolata en la nuna loĝloko.

Polo antaŭ 6 jaroj

Mi pensas ke jes. Tiu aplikaĵo povas esti oportuna por teroristoj, kiuj povas trovi unu la alian uzante lingvon kiu ne plu estas parolata.

Marc Konijnenberg antaŭ 6 jaroj

Eble kukumvendistoj povas uzi la saman genian strategion!