menu
KioTio

Ĉu vi pensas ke Marine Le Pen estos la sekva prezidento en Francio?

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Ne. Eĉ se multaj homoj volas sindeteni, pli da homoj volas eviti ke Le Pen estos la prezidento. Ŝi verŝajne havos la plej bonan rezulton de ŝia partio ekde ĝia kreado, sed ŝi ne estos prezidento.

Marco antaŭ 6 jaroj

Mi parolis kun multe da fraciuloj kaj ili ne volas voĉdoni... Mi pensas ke tio estas danĝera, kaj ebligas la elekton de La Pen, ĉu ne?

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Mi samopinias. Eĉ se oni ne ŝatas aŭ malŝategas Macron, li estas malpli malbona ol Le Pen.
Se oni volas eksprimi sian opozicion al la ideoj de Macron, oni protestos en la strato, oni voĉdonos je la venontaj leĝaraj voĉdonoj, sed ne indas riski ke la pli danĝera de la du kandidatoj iĝu prezidenton.
Mi timas pri tiuj nevoĉdonemuloj, sed mi ne pensas ke ili estas sufiĉe multe por ebligi la elekton de Le Pen. Espereble.

Polo antaŭ 6 jaroj

Ne, ĉar Francio ne havas elektadsistemon fekegan kiel tiu de Usono. La ĝenerala popolo tiom ne volas ŝin ke ĝi ne havos ŝin.