menu
KioTio

Ĉu vi preferas la kurson esperantan de Duolingo aŭ la kurso de Lernu? Kial?

oc4hr antaŭ 7 jaroj

Lernu, sendube. Tamen mi pli ŝatas la antaŭan version de la kurso de Lernu ol la nuna. La Duolinga kurso povas esti utila por fari poste, eble por fortigi la sciojn kaj eklerni novajn vortojn. Esperanto estas lingvo tre regula, kaj pro tio multe pli utilas kurso kie oni lernas tiujn regulojn ol kurso kun neniu klarigo.

jeniffer antaŭ 7 jaroj

Vere mi lernis Esperanton per Lernu.com kaj tio estis facila.
Sed veras ke la nova versio de Lernu ne estas tiom bona (laŭ mi).

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Kial ne ambaŭ? Lernu estas por tiuj kiuj decidis lerni Esperanton. Duolingo helpas scivolemulojn.

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

Mi kredas ke Lernu estas pli efika por komencantoj. Duolingo laŭ mia vidpunkto estas la perfekta komplemento por plibonigi la konojn studitaj en Lernu.net. Tamen, mi kredas ke devus ekzisti pli da opcioj ĉirkaŭ ili.