menu
KioTio

Ĉu vi serĉas en Esperanto per Google?

Robin van der Vliet antaŭ 6 jaroj

Mi estas denaska nederlandlingvano, sed mi ĉiam serĉas en la angla, ĉar tiel mi kutime trovas la plej utilajn paĝojn. Mi nur vere serĉas en Esperanto, kiam mi serĉas pri io rilate al Esperanto.

Viatcheslav Ivanov antaŭ 6 jaroj *

DuckDuckGo estas mia defaŭlta serĉmaŝino. Tamen ankaŭ per Guglo, jes. Mi uzas en lingvo, kiu plej konvenas, foje ankaŭ en Esperanto.

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Ne. En la angla, aŭ en mia denaska lingvo, depende de tio, kion mi serĉas.
Verdire, kelkfoje kiam mi serĉas ion pri esperanto mi serĉas esperante, sed tio malofte okazas.
La reta esperantujo bezonas pli da interesan enhavon por ke estu sufiĉe interesa fari serĉon esperante. Kaj ĉi-tiu kreas serĉinda enhavon.

Dotevo antaŭ 6 jaroj

Jes :) ofte. Kaj ofte uzas esperantan vikipedion.

adricxjo antaŭ 6 jaroj

Jes, ekzemple kiam mi volas trovi similajn frazojn aŭ certiĝi, ĉu la frazo, kiun mi volas uzi, estas gramatike ĝusta

Polo antaŭ 6 jaroj

Ne ĉar kutime estas nenio, do estas malŝparo de tempo. Krom se mi volas serĉi ion pri Esperanto aŭ tute Esperanta.

Renan Cossatis antaŭ 6 jaroj

jes, preskaŭ ĉiam

happysmash27 antaŭ 6 jaroj

Mi uzas DuckDuckGo, sed eĉ per ĝi, mi ne serĉas esperante multe ĉar ofte ne estas sufiĉe da rezultoj. Sed mi ofte povas trovi informon ĉe Vikipedio!

jeniffer antaŭ 5 jaroj

Ĉiam!! :D sed mi vere preferas DuckDuckGo