menu
KioTio

Kial esti (aŭ ne esti) ano de UEA?

Aŭ aliaj lokaj/regionaj asocioj

Furetino antaŭ 6 jaroj

Mi faris por atingi rabaton por iri kongresen. Certe ekzistas aliaj kialoj malpli egoismaj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kial tio estas egoisma? Kaj la asocioj kaj la anoj devas havi profiton... Kial oni devus esti martiro?

Furetino antaŭ 6 jaroj

Ĝi estas egoisma ĉar mi rapide taksis ke nur mi atingis profiton de ĝi. La kotizoj utilas por helpi la celon de la asocio. Ankaŭ veras ke irante kongresen mi jam helpis la celon de la asocio, sed mi emis diri ke mi ne faris tion pro altruisma amo al esperanto.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Altruismo ne ekzistas... Altruismuloj agas tiel ĉar ili sentas pli bone, ankaŭ tio estas egoisma celo.

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Kondiĉe ke tiu asocio ŝajnas al vi subteninda:

  • Per via aneco vi kontribuas al la agado de la asocio, ne nur mone, sed ankaŭ ĉar ju pli da membroj, des pli da influo havas la asocio.
  • …Sed ankaŭ mone: asocioj kun multe da mono povas antaŭenigi Esperanton en manieroj neeblaj aliokaze.
  • Normale la kosto estas malalta. Vi povas membri en UEA kontraŭ 11 eŭroj jare (oni elspezas multe pli je ĉiaj bagateloj).
  • Vi ricevas ĉiuspecajn rabatojn kaj servojn, la monatan revuon, ktp.