menu
KioTio

Kial la Eŭropa Unio ne uzas la Esperanton aŭ simile, nune ke la angla ne estos plu oficiala lingvo?

Joop Kiefte antaŭ 6 jaroj

Ankoraŭ ni ne venis al la punkto kie la afero tiom urĝiĝas ke oni kunsidas kaj decidas pri tio. La afero estas tro freŝa, kaj la Briteliro ankoraŭ ne estas kompletigita. Do intertempe la angla ankoraŭ estas uzebla kaj uzata, kaj la nepreco de la afero povas atendi iom ĝis plena konsciiĝo pri la afero. Tiam eble kelkaj landoj ja sufiĉe pretos por proponi Esperanton kiel solvo por ĉi tiu problemo.

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

En Eŭropo ekzistas aliaj "internaciaj" lingvoj kiuj gajnus la spacon lasita de la Briteliro kaj uzando de la angla: la germana, la rusa kaj la franca. Mi estas malpozitiva pri la ŝanco de Esperanto kiel unu el la oficialaj pontlingvoj de la Eŭropa Unio.

Polo antaŭ 6 jaroj

La Eŭropa Unio ne uzas Esperanton, ĉar la celo de Esperanto estas esti neŭtrala. Se la EU uzas ĝin, Esperanto ne plu estos neŭtrala kaj tio detruos la utilecon de EO.