menu
KioTio

Kial la SSD-diskoj estas pli rapidaj?

LaPingvino antaŭ 7 jaroj

SSD-diskoj estas diskoj kun solida stato, ne estas moviĝantaj partoj. Ĉio en la sistemo estas en tuja konekto unu kun la alia. Antaŭaj diskoj funkciis fakte kun veraj diskoj, iom kiel CD aŭ DVD, kun multaj legiloj/skribiloj kiuj kiel sur vinildisko, CD aŭ DVD devas unue serĉi la parton en la disko kie ĝi devas esti kaj tie ĝi devas eklegi kaj ekskribi. Ĝi tion vere rapide faras, sed en tio estas limigita per la maksimuma rapideco de moviĝantaj partoj, kaj ju pli rapide tio moviĝas, ankaŭ des pli varma iĝas la disko. SSD tute ne havas tiun problemon: ĝi konsistas el elementoj kiuj ne bezonas esti serĉataj de legilo aŭ skribilo, anstataŭe per etaj komunikantaj partoj kiuj rilatas al multaj etaj transistoroj kun memoro (iom kiel pordo kiu estas fermita aŭ malfermita), simile al kiel la kalkulaj partoj de komputilo funkcias.

Polo antaŭ 6 jaroj

Pli rapidaj al kio?