menu
KioTio

Kial necesas religio?

PFO antaŭ 7 jaroj

Tute oni ne necesas religiojn. Temas nur pri eblo.

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Religio ne necesas per si mem. Sed ja kelkaj homoj bezonas ĝin. Ĉu pro filozofiaj kialoj, pro bezono de ritualoj...

Joop Kiefte antaŭ 7 jaroj

`Abdu'l-Bahá diras ke se religio ne plu estas fonto de ĝojo, estas pli bone forlasi religion.

Religio estas helpilo. Multaj homoj konsideras ĝin provizanto de sola vero, sed tio neniam estis valida, kaj neniam estos valida. Nuntempe la funkcion pri donado de la vero precipe transprenis scienco. Tamen scienco ne estas kapabla doni respondon al ĉiuj demandoj. Religio traktas elementojn de la socio kiuj ne estas responditaj aŭ alireblaj per jam haveblaj rimedoj.

Tial ankaŭ necesas ke religio estu renovigata post ĉiu tiom da tempo. Ke tio ne okazas tiom facile, flekseble, grave estas atribuebla al la religiestroj kaj la ŝtatoj kiuj misuzas religion por devigi respekton al la ŝtato per ŝajnigo de pli da aŭtoritato ol ili havas. Religio dum la tempo estas malpli kaj malpli fidebla. La Bahaa kredo tion klarigas sub la nomo Progresa reveliĝo: iom post iom ni ekscias pli pri la vero, laŭ nia kapablo kompreni ĝin. La antaŭaj religioj estas faritaj por multe malpli alta kapablo kompreni, kaj do estas logike ke la tiamaj klarigoj ne plu estas taŭgaj nun, kiam ni havas pli klaran komprenon pri tio kio estas kaj okazas. Religia vero tamen estas relativa kaj la kerna enhavo de ĉiu religio estas de ĉiuj, ankaŭ nereligiemuloj, ĝenerale konsiderata kiel valora kaj vera, eĉ se scienco por tio ne donas pruvojn.

Polo antaŭ 6 jaroj

Ne eblas respondi ĉar la demando ne veras.