menu
KioTio

Kie estas Voĉumujo, la voĉa versio de la revuo Umejo?

Voĉumujo estis anoncita en la februara numero de la revuo Umejo.
Mi supozas ke Voĉumujo ankoraŭ ne pretas.
Aldone, mi ne certas ĉu la revuo plue aperos.
En 2016 publikiĝis 4 numeroj (junie, aŭguste, oktobre kaj decembre) kaj ĉijare 2 numeroj (februare kaj maje).
Ĉu iu scias ion pri la afero?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mi supozas (tute neoficiala respondo) ke tiu tasko estis pli granda ol antaŭvidite.

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj *

@Pablo Busto: Dankon por via respondo. Ĉu via respondo celas nur la voĉan Umujon aŭ ĉu vi opinias ke la tuta revuo eble malaperos?

Vi mem estas kunlaboranto en Umujo. Ĉu vi scias ion pri la opinio de la eldonistoj?

Mi demandas ĉar mi pensas ke tiu revuo estas bonega projekto.

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Mi ĵus rimarkis ke mi misskribis la nomon de la revuo en mia demando. Estu Umujo (ne Umejo). Ŝajnas ke ne eblas redakti la demandon.