menu
KioTio

Kiel estas rigardataj esperantistoj?

post legi ĉi tion: https://www.reddit.com/r/conlangs/comments/749yrv/conlang_fans_how_do_you_view_esperanto_research/ mi ŝatus scii pli da opinioj

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Laŭ conlangers (https://www.reddit.com/r/conlangs/comments/749yrv/conlang_fans_how_do_you_view_esperanto_research/) esperantistoj estas viditaj kiel defendemuloj kiel konservemuloj 8el lingva vidpukto). Kiel estis via sperto?

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj *

Tio dependas de kiu estas la rigardanto. Tre subjektiva afero. Por atingi taŭgan respondon necesus grandampleksa enketo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mi scias... Kia estas via sperto?

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Bedaŭrinde mi ne havas multe da sperto pri tio. Mia impreso estas ke iuj emas uzi la lingvon en strikta, laŭfundamenta maniero, dum aliaj sentas ian neceson fari ŝanĝojn por ĝisdatigi la lingvon al la nuntempo. Mi tute ne scias kiom multe da parolantoj pensas laŭ iu aŭ alia maniero. Ekster la lingva vidpunkto, mi scias eĉ malpli pri kiel esperantistoj estas rigardataj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mi demandis ĉefe pri la vidpunkto de ne-esperantistoj, sed ankaŭ tio estas interesa, dankon Vidamuzo