menu
KioTio

Kiel fari por vivi ĝis 90 jaroj sen mortiĝi penante?

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Kontrolu viajn ĥolesterolon, sangosukeron kaj sangopremon.

Evitu malsanigajn aferojn, precipe:

  • fumado
  • troa pezo
  • malaktiveco, longa sidado…
  • malsaniga nutrado

Ankaŭ povas helpi:

  • Kontroli la troan mensan streĉiĝon.
  • Dormi ŝufiĉe bone, sufiĉe da tempo.
  • Konsulti vian kuraciston tuj, se vi havas sanzorgojn, ne atendu tro multe.
  • Trovi vian "ikigai" (japana termino, kiu signifas pli-malpli "kialon por vivi, por ellitiĝi ĉiutage").
  • Klopodi por havi kontentigan socian vivon, aŭ almenaŭ ĉarman katon.
  • Ekscii la plej oftajn mortokaŭzojn en via aĝo, kaj klopodu eviti tiujn.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Tio memorigo min pri ŝerco:

Jen la respondo de la doktoro: Forgesu viandon, tabakon, alkoholaĵon...

Ĉu tiel mi vivos dum multa tempo?

Ne certe, sed via vivo ŝajnos longa al vi.

Marco antaŭ 6 jaroj

Haha laŭ mi, tio veras