menu
KioTio

Kiel oni povas fari por ke KioTio estu pli dependiga?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kion ekzakte vi celas diri per "dependiga"?

Polo antaŭ 6 jaroj

Bonvolu ne dependigi homojn.

Marco antaŭ 6 jaroj

Kiel oni povas bondiri tion?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ho! Komprenis nun...

Ŝanĝi la ĉefpaĝon (la enhavon ofte), montri statistikojn al uzantoj, ludigi ĝin (en la angla, gamification). Pri ĉi tiu lasta parto, mi havas neniun konkretan aĵon, krom aldonado de voĉdonoj por atingi "reputacion" kvazaŭ la "karma" de la hispana retejo Meneame.net

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉiokaze, ĝi signifas: pli da uzantoj

Marco antaŭ 6 jaroj

Interese Pablo, dankon. Mi pensos pri ĝi ;-)

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

kreiva integriĝo kun tvitero kaj instagramo

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

vi povas ligi kun la plej vizitataj retpaĝoj: ekzemple... libera folio havu partoprenigan sekcion rilate al la movada temo. Post ĉiu artikolo estas relative multaj komentoj, kaj vi povas profiti tion favore al via projekto.

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

Vi povas ligi kun Amikumu kiel ekzerciga afero por la novaj duolinganoj: aldoni interesan demandon publikita en kiotio sed legebla en amikumu. Mi ne konas la vorton "embeber" en esperanto. :)