menu
KioTio

Kio estas Esperanto, ĉu nur lingvo aŭ io pli?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Nur lingvo.

Kelkaj povas utili ĝin por sia celo (sennaciismo, kontraŭimperiismo, internaciismo, homaranismo...)

Ĉu seĝo estas dekoraĵo aŭ restilo?

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Seĝo povas esti kaj dekoraĵo kaj sidilo, aŭ eĉ dekoracia sidilo, kvankam la origina celo estas funkcii kiel meblo por sidi. En simila maniero, oni povas uzi Esperanton kiel ajn oni volas sed la origina celo ne estas uzi ĝin kiel oni uzas ĉiun ajn lingvon.

Laŭ la deklaracio pri Esperanto "esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas". Estas rimarkinde ke oni uzas en tiu deklaracio la vorton "esperantisto" kaj ne "Esperanto-parolanto". Mi ne scias pri iu anglisto aŭ hispanisto sed ja pri angloparolantoj aŭ hispanparolantoj. Oni vidas jam de la unua momento ke Esperanto ne estas nur lingvo, malgraŭ ke oni povas uzi ĝin nur kiel lingvon.

Mi konkludas ke same pravas diri ke ĝi estas nur lingvo aŭ ke ĝi estas pli ol nur lingvo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

la seĝo ne havas celon... la homo kiu faras ĝin, aŭ uzas ĝin.

La homo kiu faras ĝin celas vendi ĝin... aliaj aĉetas ĝin por sidiĝi, aŭ por ke aliaj sidiĝos...

Same, esperanto ne havas celon. Zamenhof havis celon.

Mi diras preskaŭ samon ol vi: Oni vidas jam de la unua momento ke Esperanto estas uzata ne nur kiel lingvon, malgraŭ ke ĝi estas nur lingvon.