menu
KioTio

Kio estas la Bahaismo?

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

ĉu vi atendas pli bonan respondo ol ĉi tiun: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bahaa_Kredo

Joop Kiefte antaŭ 7 jaroj

mi pensas ke ankaŭ persona aliro al tio estas ege valora... tia artikolo estas deekstera rigardo, sed ekzemple de mi povas veni ankaŭ deena klarigo, ĝuste unu el la avantaĝoj de Esperanto.

Marco antaŭ 7 jaroj

Kio estas via pensado pri la Bahaismo, joop?

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

La demandon estas "Kio estas...?", Ne "kion vi pensas pri..."

Marco antaŭ 7 jaroj *

Laŭ Vikipedio:

La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaa Religio aŭ Bahaismo) estas religio naskiĝinta en Irano meze de la deknaŭa jarcento. Ĝia Profeto-Fondinto estas Bahá'u'lláh [1817-1892], kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Religio, la bahaanoj.

Laŭ bahaanoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas.

Bahaanoj kredas, ke sia religio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola kontinue evoluanta religio donita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke sia religio radikas en Islamo same kiel Kristanismo fontas en Judismo, aŭ Budhismo en Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.

Joop Kiefte antaŭ 6 jaroj

La Bahaa kredo estas nova religio.

Fakte tio ne tute ĝustas. La bahaa kredo klarigas ke nur ekzistas unu religio kaj unu Dio, kaj ĉiuj religioj estas malsamaj esprimoj de tiu unu sola religio. La stariginto de ĉiu religio, la profetoj, estas kion oni nomas Manifestiĝoj de Dio, la personoj per kiuj oni povas ekkoni Dion, kiel ekzemple Jesuo klarigas: mi estas la vojo, la vero kaj la vivo, kaj: neniu iam vidis Dion, la solenaskita Filo konigis Lin. Do ĉiu Manifestiĝo de Dio estas en sia tempo la maniero koni Dion, kaj Bahá'u'lláh, la profeto de la Bahaa kredo, klarigas ke oni devas konsideri ĉiujn Manifestiĝojn kiel unu. Do tiel Mohamedo jam estis la promesita reveno de Kristo, kaj Bahá'u'lláh estas la promesito de ĉiuj religioj.

La celo de la Bahaa kredo estas labori por konsciiĝi en la nuna tempo pri la unueco de religio, de la homaro ktp, kaj tiel vere unuigi la homaron kaj sukcesi ne nur atingi mondan pacon, sed pli kaj pli fortan disvolviĝon de la homaro, kiu ĝis nun ofte estas haltigata pere de nesukceso pace kaj kompreneme komuniki.

Polo antaŭ 6 jaroj

Ĉu vi parolas pri aparta Bahaismo por la uzo de la artiklo "la"?