menu
KioTio

Kio estas la gravito?

oc4hr antaŭ 7 jaroj

El la kvar fortoj kiuj ekzistas, gravito estas la plej problema por teoriaj fizikistoj kaj por la kreado de ununura teorio kiu unuigu ĉiujn kvar. Ekzistas kvar fundamentaj fortoj, sed fizikistoj ne scias kiel ekspliki la graviton per la samaj reguloj ol la aliaj tri, ĉar ŝajne ĝi agas tute alie ol la aliaj: dum la elektromagneta forto, la forta nuklea forto kaj la malforta nuklea forto konsistas en la interŝanĝo de bosonoj, kiuj estas speco de elementaj partikloj (fotonoj por la elektromagneta forto, bosonoj W kaj Z por la malforta nuklea forto kaj gluonoj por la forta nuklea forto), por la gravito fizikistoj trovis neniun partiklon kiun masaj korpoj interŝanĝas por sperti graviton. Tamen, kvankam tiun partiklon oni neniam trovis, fizikistoj hipotezis ĝin, kaj nomis tiun hipotezan partiklon gravitono. Laŭ tiu teorio, ĉiuj korpoj kun maso (ekzemple la Tero kaj la luno) spertas graviton ĉar ili interŝanĝas gravitonojn. Ĉiu partiklo respondas al ondo (estas pro tio ke, ekzemple, ni povas detekti la radiado responda al fotonoj), tial, gravitonoj devus ankaŭ interrespondi al ondoj. Dum la nuna jardeko sciencistoj detektis unuafoje gravitajn ondojn, do logikas pensi ke ĝi interrespondas al gravitonoj. Ekzistas kelkaj teorioj kiuj celas ekspliki la kvar fortojn unuteorie. Unu el la plej fama el ili estas la Teorio de kordoj (aŭ kordoteorio) laŭ kiu ĉiu partiklo estas kvazaŭ tre eta energia kordeto kaj, dum ĉiuj partikloj estas malfermaj kordoj iel fiksitaj al universo, gravitonoj estus fermaj kordoj (kvazaŭ ringoj), kaj tial ili, anstataŭ esti fiskitaj al universo estus liberaj kaj povus moviĝi inter aliaj dimensioj. Tio eksplikus kial gravito estas tiel malforta kompare kun la aliaj tri fortoj, kaj ankaŭ klarigus kial ni ankoraŭ ne kapablis detekti gravitonojn. Mi tute ne estas fizikisto, do mi eble faris iun eraron, mi pardonpetas...

Radif antaŭ 7 jaroj

oc4hr parolis pri la gravito laŭ la kvantuma fiziko, sed laŭ la ĝenerala teorio de relativeco gravito estas tio kio geometrie kurbigas la kvardimendian spaco-tempon ĉirkaŭ mashavaj korpoj. La klarigo povas ŝajni malfacile komprenebla, sed estas utile vidi desegnan reprezenton de tio (kiuj facile troveblas rete) por pli bone kompreni.
Tiu ekspliko kaj la alia estas du manieroj kompreni graviton, el du malsamaj vidpunktoj.