menu
KioTio

Kio estas la Markdown-formato?

LaPingvino antaŭ 7 jaroj

Mi respondis pri tio rapide antaŭe en Medium kaj Steemit:

Krom tio estas klarigo pri la uzebla sintakso en la redaktilo de la respondoj, sub la eta demandsigno supre.

Esence ĝi ebligas al vi respondi mesaĝojn en normala teksto kiel antaŭe, sed aspektas pli bele kaj pli klare, se vi sekvas kelkajn simplajn regulojn en la respondado.

swalf antaŭ 7 jaroj

Estas simpla empaĝiga lingvo per kiu vi povas facile aranĝi viajn tektojn, kiuj daŭre estas legeblaj ankaŭ se la montrilo ne subtenas la lingvon.
Ekzemple per

# Via titolo
## Via subtitolo

vi povas krei tion:

Via titolo

Via subtitolo

Kaj per **la tekston** vi povas grasigi la tekston aŭ kursivigi *ĝin* ĝin.
Eblas ankaŭ fari listojn tiel:

* listero 1
* listero 2
* listero 3

Kiu produktas:

  • listero 1
  • listero 2
  • listero 3

Pluraj aliaj aferoj disponeblas kaj ankaŭ ekzistas kelkaj kromaĵoj por Markdown (MultiMarkdown, Markdown Extra ktp), kiuj plivastigas la sintakson.

Polo antaŭ 6 jaroj

Tre bona sistemo por rapide skribe belaspektajn mesaĝojn.