menu
KioTio

Kio estas nemalhavebla por ke KioTio estu sukcesa?

Joop Kiefte antaŭ 6 jaroj

  1. supervido de uzitaj etikedoj, ekzemple en nuba formo, por facile trovi similajn demandojn
  2. trovi rilatajn demandojn dum oni tajpas demandon, ne nur poste. ekzemple ĉi tiu demando en alia formo jam ekzistas.
  3. eblo kunigi Facebook/Google/propran konton
  4. diversaj ebloj ordigi demandojn
  5. voĉdonado por demandoj
  6. montro de plej popularaj/bonaj respondoj laŭ voĉdonoj

Marco antaŭ 6 jaroj

  1. mi faros ion pri tio
  2. jes, tio estas en mia listo de aferoj por fari
  3. nu, tio estas farita, se vi uzas la butonon Facebook kaj poste Google, vi havos la saman kompton. Problemo estas kiam en Facebook kaj Google vi havas malsamajn email-jn. Tiam la sistemo kreas novan kompton, ĉar ĝi ne scias ke vi estas la sama persono.
  4. mi laboras pri ĉi tio
  5. jes, tio estos farita ankaŭ
  6. jeees!

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kapablo krei komunumon kaj ke homoj vizitos kaj revizitos ĝin.

Polo antaŭ 6 jaroj

Esti utila.

Marco antaŭ 6 jaroj

Kiel KioTio povus esti utila?

Polo antaŭ 6 jaroj

Respondi al ĉia demando kaj ne malpermesi ajna demando/respondo. (Reddit kaj StackExchange faras tion). Tiel, ni povas rapide pli altigi la kvanton de Esperanto-enhavo en la interreto.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉu nun io estas malpermesita?

Polo antaŭ 6 jaroj

Mi kredas ke ne, bonŝance. :)

Marco antaŭ 6 jaroj

Spamo estas malpermesita :-)

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉu vere?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉu vere?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉu vere?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ĉu vere?