menu
KioTio

Kio kaŭzas la etajn blankaĵojn, kiujn oni kelkfoje havas sur niaj ungoj?

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Mi fine trovis respondon : ili estas kaŭzitaj de damaĝo je la bazo de la ungo.
Kelkfoje homoj kredas ke ili estas kaŭzitaj de manko de kalcio, sed tio estas legendo.
Fonto : https://en.m.wikipedia.org/wiki/Leukonychia

Marco antaŭ 6 jaroj

Ho ve! Mi ĉiam pensis ke tio estis kaŭzita de manko de kalcio, dankon :'D

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Ankaŭ mi unue pensis tion! Post diskuto en Tvitero mi lernis ke tio ne veras, kaj serĉis la vero.

Marco antaŭ 6 jaroj

Haha, nu mi lernis ion hodiaŭ ;-)

Polo antaŭ 6 jaroj

Tio okazas kiam oni damaĝas sian ungon, ekzemple frapante ion. Kelkaj ĉeloj mortas, kaj tio videblas post iom da tempo (kiam la ungo havas tempon kreski).