menu
KioTio

Kio okazus se ne plu estus leĝoj pri kopirajto?

Mi celas ke se oni kreus iun artaĵon kiel filmon aŭ muzikon, oni ne plu rajtus protekti ĝin kontraŭ kopiado kaj ĉiu ajn rajtus fari derivaĵon sen demandi. Ĉu estus bonaj rezultoj aŭ ĉu oni simple ĉesus krei artaĵojn?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

mi ne scias, kelkaj avantaĵoj por kelkaj homoj kaj malavantaĵoj por aliaj... cetere, mi ne malkonsentas kun kopirajto, certe, nun estas tro longa, kaj ĝi devus daŭri malpli.

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Okazus ke multaj piratoj estus senlaboraj.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Aŭ uzos siajn kapablojn por fari aliajn utilajn aferojn

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Mi ne emas polemiki, sed via respondo aperigis demandon en mia kapo: ĉu fari aliajn utilajn aferojn signifas por vi ke piratoj jam faras utilajn aferojn aŭ ke ilia farado ne estas tiom utila?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Tiuj kiuj piratumas (kiuj kreas keygens kaj similaĵoj) estas talentuloj, kaj gastas tempon pri fari tion. Imagu se tiuj kiuj piratumas photoshop, anstataŭ fari tion, plibonigus gimp, ekzemple.

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Mi konsentas.