menu
KioTio

Kio signifas frazo "Ĉuk al vi!"?..

--- antaŭ 7 jaroj

Mi ne certe scias, sed mi pensas ke ĝi estas insulto! Hehe.

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj

Similas al "fek al vi". Ĉuk (mallongado de ĝanĉuk) venas de java fivorto : http://wewese.blogspot.fr/2012/06/what-is-jancok.html?m=1

Marco antaŭ 6 jaroj

Ĉu ĉi tio veras? :O

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Tion diris al mi indenoziano kaj verŝajne veras. (Mi ne havas ion ajn proponon por la deveno de la vorto.)

Spenĉjo antaŭ 6 jaroj

Mi povas konfirmi tion. "Ĉuk" kaj "ĝanĉuk" estas kvazaŭ slangaĵoj de la Esperanto-komunumo de Telegram. Ili estas uzataj ĉefe de la uzanto Okky, kiu venas el Javo, Indonezio.

Polo antaŭ 6 jaroj

Nenion ĉar ĝi ne estas parto de Esperanto.

Spenĉjo antaŭ 6 jaroj

Ne esti parto de Esperanto ne signifas ke ĝi ne havas signifon. "Helo, haŭ ar ju duing" ne estas Esperanto, sed certe estas klare al multaj homoj, ke ĝi havas signifon. (Al tiuj kiuj ne komprenas, ĝi estas "saluton, kiel vi fartas" en la angla, sed laŭ Esperanta skribmaniero)