menu
KioTio

Kiom da tempo oni povas vivi sen dormi?

Polo antaŭ 6 jaroj

Bedaŭrinde ne eblas scii tion per scienca esploro, ĉar tio estus malpermesita. Tamen ekzistas malsano, la Mortiga Familia Sendormeco (Fatal Familial Insomnia), kiu estas genetika malsano kiu faras ke homoj iom post iom ne plu povas dormi. Post diagnozo, ili kutime mortas post 18 monatoj ekde la unuaj signoj, sed ili sukcesas dormi de tempo al tempo, malpli kaj malpli. La rekordo de sendorma daŭro estas 18 tagoj. Multaj aliaj homoj sukcesis ne dormi dum 10 tagoj. Ni notu ke 11 tagoj povas sufiĉi por morti de sendormo.