menu
KioTio

Kion ni povas fari por ekkonigi ĉi tiun retejon?

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj

Unue la retejo devas havi ĉiuj la bazajn funkciojn, kiujn ĝi bezonas.
Due, ni devas multe demandi kaj respondi (preskaŭ neniu partoprenus retejon kiu ŝajnas neaktiva).
Kaj poste ni devas paroli pri ĝi ĉie. Reddit, Twitter, Telegram, Facebook, ktp. Incitu homoj kiu havas demandojn por demandi ĉi-tie. Diskonigi interesajn respondojn, ktp.
Kaj ne ĉesigu uzi la retejon.

Marco antaŭ 7 jaroj

Interesa respondo, Reĝa Ardeo dankon, jes, mi multe laboras pri la bazaj funkcioj, do ni havos ilin :D kaj jes, mi pensas same, la plej grava afero estas ne ĉesigi uzi ĝin.

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Instigi homojn reveni. Por tio bezonas almenaŭ 4 aŭ 5 novajn komentojn aŭ demandojn ĉiutage. Se ne, la retejo aspektos morta.

Marco antaŭ 7 jaroj

Pablo jes, nune mi laboras pri la sciigoj ("notifications"). Kaj mi ŝanĝos la hejmo, Do ni vidos kio okazas en la retejo. Nune se iu respondas la unua demando, neniu scias. Sed kun la nova hejmo mi vidos: Pablo respondis la demando xxxx. Do tiel ni vidos la aktiveco kaj ĉi tio ne estos morta.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Vere lastaj ŝanĝoj instigaa homojn reveni, ĉar la respondoj al malnovaj demandoj ne estas kaŝitaj en la fundo.

el_edu antaŭ 6 jaroj

Mi konsentas kun Reĝa Ardeo… Krom diskonigi interesajn respondojn, gravas ankaŭ diskonigi interesajn demandojn. Ekzemple, la demando pri HTTPS instigis min registriĝi por meti mian respondon, ĉar mi trovis ĝin interesa kaj respondinda. Eble estus efika strategio, skribi "respondendajn" demandojn kaj diskonigi ilin en forumoj, grupoj, sociaj retejoj, ktp., kie la anoj tre emos respondi (ekzemple, demandi pri veganismo kaj diskonigi la demandon en grupo pri veganismo, ktp.)

Marco antaŭ 7 jaroj

Mi pensas ke sufiĉas kun uzi la retejon, multe demandi kaj respondegi

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Certe, lasta ŝanĝo instigas homojn reveni, ĉar novaj respondoj al malnovaj demandoj ne restos kaŝitaj en la fundo, kaj pli da fadenoj vivos samtempe.

Marco antaŭ 6 jaroj

Jes, tiu estas la ideo :-) Mi faros la email-sciigo, tio helpos revenigi la antikvajn uzantojn ^^

Polo antaŭ 6 jaroj

Ĉiam kiam interesa demando aperas, publikigi ligilon en ĉiuj sociaj retejoj.