menu
KioTio

Kion vi pensas ke okazos unue: la homaro formortos aû la homaro havos koloniojn en aliaj planedoj?

TiuKatoPufa antaŭ 7 jaroj

Kvankam mi ne tute trovas la homaron tre inteligenta pri sindetruado, ja rimarkindas niaj sciencaj malkovroj, aparte la lastatempaj. Tial mi kredas ke ni atingos alia(j)n plandeo(j)n estontece antaŭ ol ni ĉiuj mortas, tamen, tio ne signifas ke mi kredas ke ni atingos tion baldaŭ, nur ke mi kredas ke la tuta homaro ne formotos antaŭ ol ni faras tion. Postresponde- mi parenteze ne kredas ke hejmigi novan planedon solvos niajn problemojn pri nia alhejmplaneda detruado, ĉar reale, ne ĉiuj povos iri al la nova planedo- devas ni prizorgi nian nunan hejmon, kaj teni ĝin sekura kaj vivanta por ĉiu mondano. La Tero estas la plej speciala kaj vivdiversa planedo, kiun ni iam malkovris, ĝi savindas do.

Radif antaŭ 7 jaroj

Mi pensas ke espereble ni havos koloniojn en aliaj planedoj antaŭ ol nia malapero el la Tero (malapero kiu nepre okazos, aŭ per sunsistema katastrofo aŭ per homa katastrofo). Ĉiuj inteligentaj civilizacioj devas trapasi plurajn selektojn, kaj la koloniigo de aliaj planedoj estas unu el la plej gravaj selektoj por determini ĉu ĝi trapasos aŭ formortos, ĉar civilizacioj ne povas eterne resti samplanede. Tamen, mi pensas ke dume ni devas klopode eviti ke la malapero de la tera vivo okazu pro homa ago.

PFO antaŭ 7 jaroj

Ni ĉiuj formortos antaŭ ol koliniigi planedon. La baldaŭa katastrofo en Tero okazos antaŭ unu jarcento, kaj la eblo vojaĝi tiom ekstere bezonas revolucian sciencan novaĵon, tre malpravigebla: atingi rapidon mi alta ol lumo.

Marco antaŭ 6 jaroj

Mi pensas ke la homaro estas kiel viruso. Kaj jes, ni havos koloniojn antaŭ mortigi nian planedon... Kaj poste ni mortigos aliajn planedojn. Tiele ni estas... Homaro...

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Tiele ni estas... Vivantoj...

Polo antaŭ 6 jaroj

Homoj estas multe pli rezistemaj ol ili pensas. Eĉ se estus pluvo de nukleaj bomboj, ili povus loĝi translokiĝi en la plej varma loko de la planedo, kaj eĉ tie ili povus loĝi kaŝite en sub la tero dum dekoj da jaroj (multaj "survivalists" povas!) ĝis kiam ili kreas spaceton vivebla por rekonstrui sin. Due, pro Vikipedio kaj la eblo konservi datumojn facile, eĉ se okazus katastrofo, la konoj de la homaro ĉiam estas kreskantaj, do ju pli estas tempo des pli estas ŝanco loĝi en alia planedo.