menu
KioTio

Kion vi pensas pri Amikumu?

Ed Heil antaŭ 6 jaroj

Mi pensas, ke estas mojosa, sed mi timetas uzi ĝin, ĉar mi estas timema pri renkonti novajn homojn.

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Mi pensas ke ĝi utilegas. Mi jam renkontis tri homojn per ĝi, kaj ĉiam estis tre agrabla renkontiĝo.

Marco antaŭ 6 jaroj

Nune ĝi ne estas utila por mi. Sed eble se mi vojaĝas, kaj mi volas kontakti esperantistojn, jes, utilegas!

Dotevo antaŭ 6 jaroj

Mi ne uzis. Mi ne scias multe. Sed esperantujo.directory estas bona paĝo por mi por trovi amikojn

deadmarshal antaŭ 6 jaroj

Estas bonega apo. sed bedaŭrinde en mia lando ne estas multaj Esperantistoj proksime de mi.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Verŝajne ĝi kreskis iom dum la someraj ferioj (norda duonsfero).

Polo antaŭ 6 jaroj

Mi miras ke tiu ideo ne jam ekzistis antaŭe.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

... aŭ ne estis la taŭga momento

jeniffer antaŭ 6 jaroj

Nu, vere ĝi ekzitas ekde multe da tempo, ekzemple vidu conversationexchange.com, kaj estas aliaj

Marc Konijnenberg antaŭ 6 jaroj

Mi tre aprezas ĝin, se mi estas en nova loko mi ne scias kiu apud mi parolas Esperanton kaj estas tre ĝojiga esti ie kaj loka esperantisto kontaktas min.