menu
KioTio

Kion vi plej malŝatas de la nunaj esperantistoj?

Polo antaŭ 6 jaroj

Homoj kiuj plendas ke oni tro parolas pri gramatiko, kvankam Esperanto estas kutime la sola afero kiu ligas nin ĉiujn!

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

...sed tio ankaŭ estas limo por la kresko, Ĉu? Sen interesaj diskutoj, nur gramatikuloj partoprenos....

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

La problemo, miaopinie, ne estas paroli pri gramatiko, sed interrompi pro tio.

Polo antaŭ 6 jaroj

Esperantistoj kiuj pensas ke Esperanto estas pli ol lingvo, kaj imponas al aliaj Esperantistoj kiel uzi la lingvon por atingi ian sanktan celon de facileco/internacieco/neŭtraleco/fekaĵeco ktp.

Jorge Pavón antaŭ 6 jaroj *

Plurajn aferojn:

-Netoleremaj idealistoj. Tio estas la tipa penso: "Mi havas la perfektan solvon por ĉiuj problemoj, do, se vi kontraŭas miajn ideojn, vi ne nur kritikas min, sed kontraŭas la homaron!"

-Onidevasfarismo

-Komencantoj kiuj volas reformi la lingvon ĉar "ĝi ne estas sufiĉe esprimkapabla..."

ktp

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mi kunsentas, sed tio ne estas specifaj aferoj de la nunaj esperantistoj... Tio okazis la dua tago post la eldono de la unua libro, en 1887 ;)