menu
KioTio

Kiu estas la plej bonaj manieroj por maldikiĝi?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ne plu manĝi... Se vi celas ankaŭ havi bonan sanon, la afero pli malfaciliĝas...

el_edu antaŭ 6 jaroj *

La plej bona maniero estas… helpe de kuracisto, dietisto aŭ simila profesia diplomita fakulo, des pli se oni havas gravan trodikecan problemon. Oni ne kredu je "miraklaj" dietoj aŭ simile.

Se la problemo ne estas grava, temas pli pri etaj iompostiomaj (sed porĉiamaj) ŝanĝoj de kutimoj:

  1. Iom post iom anstataŭigi malsanigajn manĝaĵojn per sanige nutraj manĝaĵoj. For sukero, pli da fibro, ktp.
  2. Moviĝu pli, ne sidu tro longe, komencu ekzerciĝi en la maniero kiu plej plaĉas al vi.

Psikologio gravas. Se la ŝanĝoj estas facilaj kaj laŭgradaj, estos pli da ŝanco, ke oni definitive kaj por ĉiam alkutimiĝas al ili.

Tiel, vi (probable) konsumos malpli da kalorioj ol via aktiveco bezonas. Tiam, via korpo bruligos grason por preni aldonajn kaloriojn. Estas tiel simple.

Noto: Mi ne fakas pri nutrado, kuracado, ktp., do ne kredu min, demandu al via kuracisto.

Marco antaŭ 6 jaroj

Dankon kara, ĉi tio certe utilas!

Polo antaŭ 6 jaroj

Spektu de tempo al tempo filmojn pri homoj kiuj mortas pro malsato, kaj vi kulpos ĉiam kiam vi tromanĝas, anstataŭ doni la monon al asocioj.