menu
KioTio

Kiu estas la socia reto plej aktiva por esperantistoj?

Marco antaŭ 7 jaroj *

Mi pensas ke la grupo Esperanto en Facebook estas sufiĉe activa kaj havas 200000+ membroj.

Mi ne scias se estas io tiom uzata en la esperantujo.

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj *

Twitter havas multaj esperantaj uzantoj.
Pri Facebook mi ne vere scias, sed ankaŭ estas multaj esperantistoj tie.

Redakto : post la mesaĝo de Pablo, mi volas diri ke Twitter ja havas aktivan komunumon. Sia aktiveco eĉ surprizis min kiam mi kreis mian esperantan konton. Mi supozis ke miaj mesaĝoj estos nur kelkaj mesaĝoj perditaj en la maro, kaj neniu reagos. Sed fakte multe da esperantistoj respondis, ŝatis, repepis kaj sekvis min.

Marco antaŭ 7 jaroj

Interese, mi ne uzas Twitter, sed mi provos, dankon!

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

Mi plej ŝatas Tviteron. Sed la kvanto da uzantoj ne sufiĉas, sed la aktiveco de tiuj personoj. Preferinde por propagandi kaj uzi Esperanton socia reto kun malmultaj uzantoj sed multaj e-uzantoj kun tre malofta aktiveco. Ni ne forgesu menkcii ke la apoj de saĝtelefonoj estas tre gravaj por e-aktivado.

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Per aktiveco mi celas diri, havi reagojn, kaj interagon,. Ne nur rilate al la kvanto de uzantoj.

Polo antaŭ 6 jaroj

Facebook havas la plej altan nombron, sed ne estas pruvo ke ĝi estas la plej aktiva, ĉar kutime ili faras nenion, krom se hazarde aperas Esperanta afiŝo per la bonvolo de la Facebook-a algoritmo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj *

Kiom da mesaĝoj estas en la fejsbuka granda grupo kaj en la vk? (Kutime, dum unu tago)