menu
KioTio

Kiu(j)n programlingvo(j)n vi uzas? Kiu(j)n vi ŝatus lerni? Kial tiuj lingvoj?

swalf antaŭ 7 jaroj

Mi uzis na Ruby, Common Lisp, Java, C kaj iomete Python. Mi ŝatus lerni plurajn, specife mi serĉas programlingvon, kiu estu eleganta sed donu eblecon krei malpezajn aplikaĵojn kaj por skribtablaj komputiloj kaj por interreta programado. Mi nuntempe kurioziĝas pri Nim kaj D. Dume Nim ŝajne enhavas bonajn konceptojn kaj elegantan sintakson, ĝi ankoraŭ havas tro malgrandan komunumon kaj kodotekon por fari grandajn projektojn. D aliflanke sonas pli pragmatika, ĝi havas iom pli larĝan uzantaron kaj kodotekon kaj teorie estas la bona realigo de tiu, kiu devus esti C++. Ankoraŭ mi ne vere elektis, eble mi provos lerni ambaŭ.

Marco antaŭ 7 jaroj

Kiajn aplikaĵojn vi amas fari?

Reĝa Ardeo antaŭ 7 jaroj

Mi komencis lerni PHP (post lerni HTML kaj CSS), mi uzis ĝin sufiĉe multe.
Nuntempe mi plejparte uzas Javascript.
Mi ankaŭ iomemte lerni C++, sed neniam uzi ĝin, kaj mi jam uzis iomete Python sen vere lerni ĝin
Mi ŝatus lerni kiel bone uzu Javascript framojn (Angular2).

Marco antaŭ 7 jaroj *

Mi laboras kun PHP/JS. Kaj mia plej ŝatata framework (nune) estas Symfony 3.

Mi ŝatus lerni NodeJS, ĉar mi pensas ke tio estos tre uzata. Kaj estas interesa afero.

Dotevo antaŭ 7 jaroj

Mi uzas java, c++, js, node.js :)

Polo antaŭ 6 jaroj

Python estas kiel Esperanto. Programlingvo simpla, uzebla de la amaso kaj por ĉio. Ĝi vere permesas al homoj de ĉiuj fakoj (retejaj, programaj, datumaj, sciencaj, aliaj) kuniĝi.