menu
KioTio

Kiuj estas la plej uzataj fivortoj en Esperanto?

el_edu antaŭ 6 jaroj

Fek! Mi ne scias, mi neniam uzus tiujn damnitajn fikvortojn kiel forfikiĝi, fiki, ktp.

Mi estas deca homo… ¬¬

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Nu, kompreneble mia antaŭa respondo estis ŝerca ^^U

Por ke vi vidu, ke mi prenis vian demandon serioze, mi ĵus faris esploreton pri la afero:

Mi serĉis la plej konatajn tabuajn novradikojn en la "oftecvortaro de Esperanto" de la universitato de Leipzig (pli precize, en la vortolisto eltirita el kolektego de unu miliono da realaj esperantaj frazoj).

Jen la rezulto (la apudaj nombroj estas la fojoj, ke ili aperas, en iaj ajn derivaĵoj, en tiu kolektego):

  1. pugo (249)
  2. putino (73)
  3. fiki (34)
  4. kaco (16)
  5. piĉo (14)
  6. bugri (7)
  7. midzi (6)
  8. faluso (5)
  9. ĉuri (3)
  10. franzi (1)
  11. kojono (1)

(Mi faris tion iom rapideme, do la nombroj estas nur proksimumaj)

Por la signifo de tiuj vortoj (kaj multaj aliaj) vidu:

https://wayback.archive.org/web/20110718195135/http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kurioze, preskaŭ ĉiuj rilatas iel al seksumado... Ĉu ni ankoraŭ restas tiom puritanaj?

el_edu antaŭ 6 jaroj

Ha, ŝajne jes… temas pri ankoraŭ la granda tabuo de nia socio, kaj tio ankaŭ iom respeguliĝas en la Internacia Lingvo.