menu
KioTio

Kiuj problemoj povus okazi se Esperanto estus la lingvo de Eŭropo?

Kompreneble ĉiuj la lingvoj de Europo estus uzataj, sed se Hispanulo iras en Nederlando ili parolos en la oficiala lingvo de Eŭropo.

Vidamuzo antaŭ 6 jaroj

Eble tio estus la fino de la mondo tiel, kiel ni konas ĝin hodiaŭ. Krom tio, mi ne povas imagi gravan problemon. :p

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Eble pli da homoj vojaĝus Inter ĉiuj landoj, kaj ne ĉefe al la angloparolantaj landoj. Eble pli da filmoj kaj romanoj aperus en Esperanto, ĉar ĝi ne bezonos tradukon. Eble en la universitato studos en Esperanto por alvoki eksteelandanoj... Eble en la mezlernejoj oni studos en Esperanto por plialtigi la nivelon antaŭ la universitato, tio povus provoki malplialtigon de la lingva nivelo Inter junuloj, ĉefe pro la facileco de la Internacia lingvo.... Ĉu tio estas problemo, Ĉu tio estas estas bona afero?

el_edu antaŭ 6 jaroj *

Jes, progreso ĉiam havas ian koston:

Danke al la lingva egaleco, okazus problemoj laŭ la vidpunkto de tiuj anglalingvanoj, kiuj ne ŝatas egalecon: ili ne plu ĝuus siajn nunajn lingvajn privilegiojn, kaj, unuafoje en siaj vivoj, ili eventuale bezonus lerni kroman lingvon por kumunikiĝi eksterlande. Ankaŭ estus problemoj por ne-anglalingvanoj, kiuj jam tre bone regas la anglan (kaj ne ŝatas egalecon).

Pro la grandega ŝparo pri tradukado, multaj tradukistoj kaj interpretistoj eble havus malpli da ebloj trovi laboron.

Pro la eblo komunikiĝi per facila lingvo, multaj entreprenistoj, kiuj ofertas kursojn de la angla, eble havus malpli da profito.

Do, por kelkaj estos iom da problemoj dum iom da tempo. Por la granda plimulto, kaj por la venontaj generacioj, estos malpli da problemoj, por ĉiam.

Marco antaŭ 6 jaroj

Interesa vidpunkto Edu, dankon

Daniel Marcelo antaŭ 6 jaroj

Eble la problemo povus esti simbola, lingvistika kaj filozofia: post multaj jardekoj de regado de la angla kiel "internacia lingvo", la plej fortaj registaroj povas senti malvenkon en la regado de la influo de mondaj decidoj. Pri la lingvistika problemo, mi pensas ke la plimulteco de parolantoj de Esperanto iel senkontrole pliigos la misuzon de la lingvo kiel: plimultigo de slangaĵoj, senkontrola aldonado de anglaĵoj, ktp.

Anaso antaŭ 6 jaroj *

Mi opinias, ke oni vidus la samajn problemojn, kiuj jam ekzistas inter diversnaciaj lernantoj. Estas ideo ke, pro la artefarita naturo de Esperanto, oni parolu kaj ŝanĝu ĝin laŭvole. Ekzemple, novuloj ofte supozas, ke Esperanta kreemo konsistas el aliformigado de la baza gramatiko kaj vortostoko. La malgranda amplekso de la Esperanta komunumo limigas tiun emon, sed se ni havus duoble pli da parolantoj, mi ne scias ĉu malbonaj uzoj des pli disvastiĝus

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kurioze, tiuj kiuj antaŭvidas problemon estas pri la pureco de Esperanto mem, kvazaŭ la uzantoj devus servi al la lingvo. Esperanto servu homojn... Ne viceverse

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Kurioze, tiuj kiuj antaŭvidas problemon estas pri la pureco de Esperanto mem, kvazaŭ la uzantoj devus servi al la lingvo. Esperanto servu homojn... Ne viceverse