menu
KioTio

Kiuj vivantaj famuloj, aŭ gravuloj, scipovas Esperanton aŭ publike esprimis simpation al Esperanto?

Mi jam scias pri George Soros, Benny Lewis, Alfonso Cuarón kaj John Wells. Umberto Eco, bedaŭrinde, mortis la pasintan jaron. Ebla kriterio por graveco/fameco povus esti ekzisto de iu Vikipedia artikolo pri la homo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mi volis respondi "george soros" sed vi jam parolas pri li en la priskribo.

Markos Kramer antaŭ 6 jaroj

Ulrich Brandenburg, eks ambasadoro de Germanujo en Rusujo kaj Portugalujo, estas denaska Esperantisto kaj nuna prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio (pri li estas vikipediaj artikoloj en kvin lingvoj, sed ne en la angla).

Ne aktiva parolanto de Esperanto, sed tamen subtenanto de Esperanto, estas la nuna aŭstruja ŝtatprezidanto Heinz Fischer. (Do li estas la dua iel Esperantista ŝtatprezidanto de Aŭstrujo. La unua, Franz Jonas, eĉ estis tre aktiva kiel Esperantisto antaŭ sia prezidantiĝo, kaj dum sia prezidanteco parolis en flua Esperanto ĉe UK.)

el_edu antaŭ 6 jaroj

Dankegon, Markos, mi tute ne sciis pri ili!