menu
KioTio

Kiujn klavarojn/helpilojn por entajpi diakritilojn (ĉĝĥĵŝŭ) vi konas?

Ĉu "ek!" ankoraŭ funkcias en Vindozo 10? Mi interesiĝas pri ĉiuj operaciumoj (Android, iPhone, Windows Phone, Mac, Linukso…) Ĉu ekzistas iu paĝ(ar)o por listigi ĉiujn konatajn klavarojn/helpilojn?

Marco antaŭ 6 jaroj

En Android mi uzas la oficialan klavaron. Ĝi tre bone funkcias por Esperanto.

el_edu antaŭ 6 jaroj

Ho, certe, dankon! Tamen, la malnovaj Android-aparatoj (< 4.2) ne havas tiun klavaron, mi kredas. Do, ili daŭre bezonas alian solvon (eble neoficialan klavaron, mi ne memoras…)

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Por android, gboard, por linukso, ĝi havas de antaŭ multe klavarmapon, sed mi preferas uzi la hispanan klavaron, kiu permesas ĉiujn ĉapelitajn literoujn krom la ŭ.

Marco antaŭ 6 jaroj

Ĉu en Linukso vi faras klavarmapon? Ĉu estas alia simpla maniero?

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Ne mi kreis ĝin, ĝi estas elŝutebla de la normalaj "apujoj" (repositories) Almenaŭ por Ubuntu kaj por opensuse. Mi supozas ke ankaŭ por ĉiuj grandaj distribuaĵoj

Reĝa Ardeo antaŭ 6 jaroj

Tajpi por Windows (funkcias kun Windows 10), kaj Gboard por Android. Ankaŭ AnySoftKeyboard por Android.

ebzzry antaŭ 6 jaroj

Swiftkey por Android.

Solis Liu Xiaozhe antaŭ 6 jaroj

en windows 7 , windows 10 kaj Linŭ Mint Xfce 18.2, mi uzas programon Amiketo. en android 4.2.2 kaj android 7.0, mi uzas programon AnySoftKeyboard.

Solis Liu Xiaozhe antaŭ 6 jaroj

ne estas Linŭ, sed L i n u x.

Marco antaŭ 6 jaroj

Pardonu la retejon. Tio estas problemo de la aŭtomata ĉapelo. En la nova versio de Kiotio tio ne plu okazos.