menu
KioTio

Kiun kanton en Esperanto vi ŝatus eĉ se ili ne estus en Esperanto?

Marco antaŭ 7 jaroj *

Ŝanĝita de mi: jes Pablo Busto, mi ne komprenis la demandon... haha, nu, listeto:

  • Esperanto Desperado - Skavirino
  • JoMo - Ĉu Vi Volas Danci?
  • JoMo - La Slavinoj
  • MAĤNOVŜĈINO - ESPERANTO
  • Илемлĕ - Belas ĝi (mi ŝategas ĉi tiu, ĉu iu konas la originan version?)

Pablo Busto antaŭ 7 jaroj

Stratumo, verŝajne mi ne bone esprimis... Kiujn ekzistajn kantojn en Esperanto vi jam ŝatas? Mi ne petas konsilon por traduki aŭ registri, sed por aŭskulti. Bedaŭrinde, plejmulton de la kantoj en esperanto oni aŭskultas ĉar ili estas en Esperanto, ne pro la kvalito de la kanto, muziko, sono...

Polo antaŭ 6 jaroj

Malofte la paroloj kontribuas al la muziko en Esperanto, do mi pensas ke se mi ŝatas ion en Esperanto, mi ankaŭ ŝatos ĝin en alia lingvo.

Pablo Busto antaŭ 6 jaroj

Mankas konkreta respondo...