menu
KioTio

Ni jam estas multe da homoj en la planedo... Sed kiom da homoj la planedo povus enhavi?

Polo antaŭ 6 jaroj *

Ne vere ekzistas limo. Homoj povas loĝi pli supre aŭ sube. La ĉefa limo nun estas la tereno bezonata por kultivi manĝaĵojn, sed montriĝis ke ili ne nepras. Homoj povas manĝi legomojn, insektojn kaj produktojn el algoj, kaj tio postulas multege malpli da spaco, kaj ne postulas esti sur la surfaco de la Tero.

Noto: Multege da spaco estas malŝparita pro kreado de manĝaĵoj por bestoj, kiujn oni poste manĝas. Se homoj ĉesas manĝi viandon, oni povas facile duobligi la nombron de homoj.